Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
BEA vizitis Luotuo-an Brand-kompanion
2010-10-25

 

    Antaŭtagmeze de la 23a de oktobro 18 membroj de la Baotou-a Esperanto-Asocio invititaj de la Luotuo-a Brand-kompanio de Interna Mongolio vizitis ĝian produkt-bazon en Jiufengshan-monto, Baotou. Oni vizitis la distilejojn, brand-konservejojn, grenejon kaj Jiufengshan-pejzaĝon. Estroj de la kompanio opiniis, ke Esperanto havas avantaĝon facile kontakti kun alilandanoj, esperante, ke la lokaj esperantistoj prezentu la bonkvalitan brandon al aliaj landoj.

 

    Dum la paŭzo la membroj diskutis, kiamaniere la Baotou-a Esperanto-Asocio helpas starigi la E-Asocion en Baotou-a Ŝtala Kompanio (BŜK). La viziton ĉeestis ankaŭ kelkaj studentoj el la E-kursoj de la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio.

 

(el Baotou-a E-Asocio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng