Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Atingoj de la Sudafrika Pavilono kaj komercaj ŝancoj de la Nederlanda Pavilono
2010-10-26

de ZONG CHENLIANG

 

    Oktobre de 2010, la 184-taga ŜME iras al la fino. Retrorigardante ŜME daŭrantan duonjaron, oficistoj el Sudafriko laŭdis en la Sudafrika Pavilono, ke ŜME estas brila kaj fruktoriĉa.

 


S-ino Nkosazana Dlamini Zuma, ministro de internaj aferoj de Sudafriko,
en la ferma ceremonio de la Sudafrika Pavilono
 

 

    Kvankam la Sudafrika Pavilono estas malfermata ĝis la 31-a de oktobro, tamen ĝi anticipe okazigis la ferman ceremonion oficialan en la 18-a de oktobro. La ferman ceremonion ĉeestis s-ino Nkosazana Dlamini Zuma, ministro de internaj aferoj de Sudafriko. Ŝi diris, ke ŜME estas senprecedence grandioza platformo, kaj Sudafriko tre ĝojas sin montri en ŜME.

 

    Pro gastigo de la Monda Piedpilka Konkurso de 2010 en Sudafriko, la Sudafrika Pavilono estis unu el la plej multe vizitataj pavilonoj de ŜME. La Sudafrika Pavilono akceptis entute 3.5 milionojn da vizitantoj, inkl. de sudafrika prezidento Jacob Zuma, mondfama tenisisto-stelo Roger Federer, eksa futbalistino-fraŭlino Sun Wen kaj pluraj sudafrikaj kaj alilandaj politikistoj. Precipe en la tempo kiam okazis la Monda Piedpilka Konkurso, la Sudafrika Pavilono ja fariĝis futbalo-bufedejo, kaj sennombraj vizitantoj tie ĝuis gajecon kaj pasion alportatajn de la Monda Piedpilka Konkurso.

 

    Pri la vizito al ŜME, s-ino Nkosazana Dlamini Zuma esprimis, ke la plej granda atingo de la pavilono en ŜME sendube estas montrado de Sudafriko al la tuta mondo. Ŝi diris, ke la pavilono prezentas al la vizitantoj variecan Sudafrikon de pluraj flankoj, kiaj transformado de urbaj setlejoj, turismado, medio por komercado kaj investado.

 


Prezentado de laŭmodaj vestoj en la ferma ceremonio de la Sudafrika Pavilono 

 

    Vespere de la sama tago 6 mododesegnistoj el Sudafriko kune prezentis siajn fasonojn por la ferma ceremonio de la Sudafrika Pavilono. Tio estis la unuafoja kuna prezentado de sudafrikaj kaj ĉinaj modelistoj sur T-scenejo.

 

    Kapti komercajn ŝancojn estas alia atingo de Sudafriko en ŜME. “Ni prezentis Sudafrikon kiel grandan landon industrian, kaj ŜME partoprenis 72 industriaj kaj komercaj unitoj de Sudafriko, inkl. de forstokulturo, mina kaj vina industrioj. Oni kredas, ke ŜME donas pozitivan influon al la sudafrika ekonomio.” diris s-ino Nkosazana Dlamini Zuma.

 

    En ŜME ne nur Sudafriko serĉis partnerojn kaj disvastigis investantojn. La 18-an de oktobro, PV-industrio kun giganta latenco kunligis la registarojn kaj komercistojn de Ĉinio kaj Nederlando.

 


La Nederlanda Pavilono en la ĝardeno de ŜME

 

    En la sama tago okazis en la Nederlanda Pavilono por ŜME ĉina-nederlanda seminario tiukampe. Kuniĝis pli ol cent registaraj oficistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj entreprenistoj por diskuti pri perspektivo de PV-industrio kaj kunlaborado de la du landoj en tiu ĉi kampo.

 

    “En la kampo de novaj fueloj ne ekzistas konkurenco, kaj ni bezonas kunlaboron,” diris fuela delegito el Nederlando, “Ĉinio kaj Nederlando ambaŭ devas garantii kreskadon de industrio de novaj fueloj, inkl. de venta kaj suna energioj, biologia elektro-farado. Tio estas komuna kono de la tuta mondo.”

 

    Li konigis, ke Ĉinio kaj Nederlando subskribis en 2009 la dulandan kunlaboran memorandon en la kampo de fueloj kun la celo intensigi kunlaboron de la du landoj en la flankoj de fuelaj ŝparado, sekureco, daŭrigebleco ktp.

 

    “Kunlaboro utilas al Ĉinio kaj Nederlando. Mi certigas, ke la dulanda kunlaboro estas fruktodona.” La fuela delegito el Nederlando daŭrigis, ke en la sekvantaj semajnoj Ĉinio sendos altrangan delegacion al Nederlando, kaj la du flankoj pluapaŝe diskutos pri kunlaboraj programoj en la kampo de novaj fueloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng