Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazos BET-47 en Latvio en 2011
2010-10-26

    Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 47-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-47) - la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

 

    Tempo: BET-47 funkcios de la 9-a ĝis la 16-a de julio 2011.

 

    Loko: BET-47 okazos en Priekuļi - vilaĝo situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis - unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis (fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio.

 

    BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.

 

    Temo: Latva folkloro tra jarcentoj

 

    Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia, Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

 

    Loĝado: ni proponas jenajn loĝeblecojn:

 

    1) po 5 EUR diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Agrikultura teknikumo (sen varmega akvo);

 

    2) po 7-10 EUR diurne por persono en 4-7 lita ĉambro en hotelo Priekuļi, necesejo kaj duŝejo en koridoro;

 

    3) po 12-15 EUR diurne por persono en dulita kaj trilita ĉambro en hotelo Priekuļi, necesejo kaj duŝejo en koridoro;

 

    4) ekde 25-100 EUR diurne por persono hoteloj de la urbo Cēsis.

 

    Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio aŭ retadreso: margarita.zelve@gmail.com Samtempe pagu aliĝkotizon.

 

    Pageblecoj:

 

    1) sendi poŝte al LatEA (al kasistino Aina Januševska) kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;

 

    2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-47);

 

    3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;

 

    Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

 

    Kontakteblecoj:

 

    1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

 

    2) rete: margarita.zelve@gmail.com

 

    3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)

 

    + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

 

(el http://www.esperanto.lt/)

Redaktoro:Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng