La 24-an de oktobro en la flughaveno de Qingdao, Shandong-provinco, okazis intertrakto inter speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Hu Jintao, vicĉefministro Wang Qishan kaj speciala reprezentanto de usona prezidento Obama, usona Sekretario de Financo Timothy Geithner. Ili interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj prepara laboro de Grupo-20 pintkunveno okazonta en Seulo, ĉefurbo de la Koreia Respubliko.