Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prelego dum ANABEL
2010-10-26

    Amika grupo, reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) partoprenis la tradician aŭtunan kunvenon ANABEL, organizitan en Halle de Esperanto-amikoj en Saksio.

 

    En la tuttaga programo estis babilado dum memfarita matenmanĝo, komuna fotado, gvidata urborigardado en belega, suna vetero, prelegoj, kantado kaj diskutado dum posttagmeza kaftrinkado.

 

    Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar multon rakontis pri la agado, eventoj en Herzberg kaj projekciis fotojn pri la vivo kaj vidindaĵoj en la Esperanto-urbo. Pri la bonetosa renkontiĝo bonvolu vidi la subajn fotojn kun rilataj notoj.

 


Grupfoto por memori la agrablan tagon 

 


Halle allogas nian grupon 

 


Nia ĉiĉerono detale kaj interese rakontis pri la vidindaĵoj 

 


Jörg Gersonde, la ĉeforganizanto de la taga programo bone zorgis pri nia bonfarto

 


Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar prelegis pri Esperanto-urbo kaj pri la multflanka laboro de Interkultura Centro Herzberg 

 


Babilado, diskutado, interesaj temoj dum la kunveno 

 


Bele rekonstruita urbo, kie tradicia kaj moderna konstrustiloj kunvivas 

 


Mirindaj turoj, simboloj de la urbo 

 


La plej juna partoprenintino: ŝi ne krokodilis! Eĉ parolis al la krokodilo en Esperanto! 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng