Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis Ŝanhaja Semajno en ŜME
2010-10-26


Yu Zhensheng, sekretario de la Ŝanhaja Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, deklaris, ke la Ŝanhaja Semajno malfermita.

 


La urbestro de Ŝanhajo Han Zheng parolas en la inaŭguro.

 


La inaŭguro de la Ŝanhaja Semajno 

 


Tangas studentoj el la Ŝanhaja Dramaturgia kaj Danca Instituto

 


La danco "Sonĝo-realiĝo en 2010"  

 

    La 8-an de oktobro la Ŝanhaja Semajno “Ĉarma Ŝanhajo” inaŭguriĝis en la ĝardeno de ŜME. Yu Zhengsheng, sekretario de la Ŝanhaja Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ĉeestis la ceremonion kaj deklaris la malfermon. En la ceremonio faris paroladon Han Zheng, urbestro de Ŝanhajo, kaj Wang Jinzhen, vicprezidanto de la Ĉina Komisiono pri Antaŭenigo de Internacia Komerco.

 

    Han Zheng diris, ke post malfermiĝo de ŜME pli ol 30 ĉinaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj okazigis aktivajn semajnojn kaj donis al la vizitantoj grandiozajn artprezentojn. Ŝanhaja Semajno kun temo “Ĉarma Ŝanhajo” kolektis famajn artistojn kaj iliajn verkaĵojn kaj per tio prezentis al la vizitantoj altajn atingojn de la reformado kaj disvolviĝo de la urbo kaj ĝian originalan kulturan ĉarmon. La semajno montris ankaŭ la penadon de la urb-registraro en la gastigado de la Monda Ekspozicio. Han Zheng fine invitis vizitantojn eniri en la Ŝanhajan Pavilonon kaj partopreni en la aktivadoj de la Ŝanhaja Semajno kaj deziris, ke per tiuj aktivadoj oni povas kompreni Ŝanhajon, pli multe atenti kaj subteni ĝin.

 

    En la 5-taga Ŝanhaja Semajno (de la 8-a ĝis la 12-a de oktobro) en la Bao-ŝtala Scenejo, Arta Centro Jingkun de Ŝanhajo, kaj sur la Festa Placo sinsekve prezentiĝis kelkaj artprezentoj, kiaj “Serĉi sonĝon sur maro -- Gravuri tempon”, “Vento el Ŝanhajo” kaj “Ludado en Ŝanhajo”. En la Pavilono pri Lernado kaj Heredado pri Nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la Bao-ŝtala Scenejo, oni demonstris la lertecojn pri brodado, pterokarpo-gravurado, ŝanhaj-stila jada gravuado, ebur-fadeno-plektado, kudrado de manĉurina robo kaj kliŝ-akvarelada presado de Duoyunxuan.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng