Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alternado de volontuloj en ŜME
2010-10-26

de XU XIAOQING

 

    La 17-an de oktobro, okazis la lasta alternado de volontuloj de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), tiutage pli ol 1.03 milionoj da vizitantoj vizitis la ĝardenon de ŜME.

 

    Posttagmeze de tiu tago, okazis la alternada ceremonio en la ĝardeno de ŜME. Reprezentantoj el kelkaj universitatoj ĉeestis la alternadan ceremonion.

 

    Ekde inaŭguro de ŜME, pli ol 70 mil volontuloj laboris en la ĝardeno en 12 grupoj. Ĉar la supra parto de ilia vesto estas verda kaj la malsupra blanka, do oni ŝerce nomis ilin "ĉina brasiko". En la lastaj du semajnoj antaŭ la fermo de ŜME, 6 mil personoj faros volontan servadon.

 

    Xu Weiguo, respondeculo de la Kunordiga Administracio de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio diris, ke la vizitado de pli ol 1.03 milionoj da vizitantoj en unu tago kreis novan rekordon de la Monda Ekspozicio kaj ankaŭ provis la laboron de volontuloj. Sed la volontuloj laboris tre bone kaj kontribuis por trankvila traktado de la grandega fluo de la vizitantoj.

 

    En la alternada ceremonio, reprezentanto de la ĉeestantoj de ŜME laŭdis kaj dankis la volontulojn pro ilia elstara laboro.

 

    En la duonjaro, 13 grupoj da volontuloj (ĉirkaŭ 6000 volontuloj laboras en unu grupo) liveris servadon en la ĝardeno de ŜME. Ekster la ĝardeno de ŜME, pli ol milionoj da volontuloj helpis la vizitantojn.

 


Ceremonio de laborontaj volontuloj

 


Volontuloj triĝemeloj 

 


Pretaj volontuloj  

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng