Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo
2010-10-27

de ŁUKASZ ŻEBROWSKI

 

    Peter Baláž el Slovakio venkis en la fotokonkrso "Esperantaĵoj de PEJ" organizita de PEJ kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

 

    Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn "Lingva revolucio" kaj plej laste ankaŭ malfermilojn "Esperanto - Probably the best language in the world". En la konkurso ni premiis fotojn kun la esperantaĵoj, kiuj estis la plej interesaj, faritaj en plej neordinaraj lokoj. En la foto de Petro troviĝas litov-slovaka paro en ĉemizoj "Lingva revolucio", sur la plej alta pola montopinto - Rysy. La foto estis farita somere 2009. Ceterajn premiitajn fotojn eblas vidi en la paĝo kun rezultoj de la konkurso ĉe
(http://pej.pl/pri-ni/fotoj/fotokonkurso-esperantajoj-de-pej/rezulto/) .

 

 
La 1-a premio - Peter Baláž
 


La 2-a premio - Vlasta Pištíková  

 


La 3-a premio - Stanislav Ŝtoĉek

 

(el http://www.liberafolio.org )

Redaktoro:Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng