| 2010-10-27
Posttagmeze de la 26-a de oktobro en Pekino, vicĉefministro de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro Wang Qishan intervidiĝis kun Sakong II, prezidanto de la Prepara Komitato de la Pintkonveno de Grupo-20. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la prepara laboro kaj aliaj komune zorgataj problemoj. Ili konsentis plifortigi komunikadon kaj kunlaboradon por sukcesigi la pinkunvenon.
La Pintkunveno de Grupo-20 okazos en Seulo en la mezo de novembro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|