Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 22-a Eŭropa Rendevuo de Stella-Plage (apud Le Touquet-Paris-Plage)
2010-10-27
    La Nordfrancia Esperanto-Federacio invitas vin al la 22-a Eŭropa Rendevuo de Stella-Plage (apud Le Touquet-Paris-Plage). Ĝi, kiel la plej grava internacia semajnfino en Francio, okazos de la 13-a ĝis la 14-a de novembro 2010 en la bela kaj komforta feriejo Stella-Maris ĉe la Manika Marbordo, norde de Parizo.
 
 
    La partoprenantoj povos mem elekti inter promeno ĉe la strando de Stella-Plage, vizito al la banurbo Le Touquet, al ties granda Salono de la Libroj (kun pli ol 50 francaj verkistoj), Esperanta meso, kaj lasta vizito al la Salono de la Libroj en Le Touquet kaj partopreno al la disdono de premioj.

 

    Paralelaj staĝoj estos Komencantoj kaj instruantoj, Unuagradaj progresantoj (paroliga kurso), Duagradaj progresantoj (paroliga kurso kun temo “La rusa kulturo” okaze de la jaro de Rusio), Preparado al la Eŭropaj Referenckadraj ekzamenoj kaj Preparado al la franca triagrada ekzameno.

 

    La partoprenantoj mem elektos sian partoprenon en inicado al unu el la kvin lingvoj: Ĉina, hungara, rusa, nederlanda kaj franca, kaj oni ricevos tre belan atestilon pri la partopreno.

 

    Funkcios ankaŭ Libro-Servo dum la du tagoj, la belga klubo de Gent prezentos sian belegan libroservon.

 

    Prezo: 80 eŭroj por la tuta staĝo (la du tagoj kun kursoj, koncerto, lingvo festivalo, vizitoj, manĝoj kaj tranoktado). Se oni partoprenos nur unu tagon -- 56 eŭroj.

 

    Ebleco plilongigi la restadon por viziti “Boulogne-sur-mer” (Bulonjo-ĉe-maro), kiu situas je 30 km.

 

    Aliĝo:

 

    Kontaktu al Arlette PLUTNIAK 22, rue d’Arras 62123 SIMENCOURT (Francio).

 

    Retadreso: aplutniak@esperanto-nord.org.

 

 

 

 

 

 

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng