La 26-an de oktobro ekfunkciis la ekspresa fervojo de Ŝanhajo al Hangzhou, Zhejiang-provinco. Tio ebligas la veturon de Ŝanhajo al Hangzhou en 45 minutoj.
La fervojo kun longeco de 202 km. ligas Ŝanhajon, Hangzhou kaj aliajn kvar urbojn. Dum la pruv-funkcio de la fervojo la plej alta rapideco de la trajno “Harmonio” kun lokomotivo CRH380 atingis 416.6 km/h.