La 10-a Ĉina Forumo pri Retaj Amaskomunikiloj en Nankino
2010-10-28
La 27-an de oktobro en Nankino okazis la 10-a Ĉina Forumo pri Retaj Amaskomunikiloj, kies temo estas “Ŝanĝi manierojn de disvolviĝo kaj plifortigi kapablon de komunikado”. La forumo kun pli ol 300 ĉeestantoj el diversaj lokoj de Ĉinio diskutos pri enhava renovigo de retaj amaskomunikiloj, plibonigo de retfunkcio, aplikado de portebla dokumenta formato kaj fortigo de kapablo de novaĵ-komunikado.