Ekfunkciis la unua profundakva duon-submergebla drilo-platformo de Ĉinio
2010-10-28
La profundakva duon-submergebla drilo-platformo "COSLPIONEER"
La 26-an de oktobro la unua profundakva duon-submergebla drilo-platformo de Ĉinio ekfunkciis en la marareo ĉe la insulo Zhifu en Yantai de Shandong-provinco.
La platformo longas je 104.5 metroj, larĝas je 65 metroj kaj profundas je 36.85 metroj. Ĝia labora akvoprofundeco estas 750 metroj kaj profundeco de borado 7500 metroj. Sur ĝi povas labori kaj vivi 120 homoj.