Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Houtan-parko -- eterna verdejo por ŝanhajanoj
2010-10-29

de XU JINQUAN

 


Sunfloroj en Houhan-parko 

 

    Oraj sunfloroj kaj rizkampoj, fragmitoj kaj marĉaj herboj en riveretoj… jen Houtan-parko en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME).

 

    Houtan-parko troviĝas en la zono C de la ĝardeno ĉe Huangpu-rivero, kun areo de ĉ. 14 hektaroj.

 


Xin Lixun konigas la planon pri la dua ekspluato de Houtan-parko. 

 

    28-jara Xin Lixun estas vicdirektoro pri verdigo kaj administrado de verdejoj kaj parkoj en Pudong-distrikto. Li bone konis la tutan procezon de konstruado de la parko. Li diris: "Antaǔe tie sidis malnovaj fabrikdomoj de iu ŝtala fabriko kaj riparejo de ŝipoj. Pro polucio en riveretoj ĉirkaǔ la fabrikdomoj preskaǔ ne estis fiŝoj kaj salikokoj, nek videblis birdoj. Dank' al konstruado de la ĝardeno de ŜME, oni faris la fabrikareon bela marĉoparko, kie la akvo estas tiel klara, ke oni povas vidi la fundon de la riveroj, kaj restariĝis la natura ekologia sistemo."

 


En Houtan-parko

 

    Xin konigis, ke anstataŭ uzi tradician kemian rimedon oni uzis fizikan kaj ekologian teknologiojn por forigi poluaĵon en la akvoj en la parko kaj per tio starigis kompletan ekologian sistemon. Por purigi la malbonkvalitan akvon el Huangpu-rivero oni konstruis en la "fonto" de la parko precipitan basenon kun kapacito de 3 000 kubmetroj.

 

    Xin diris al mi, ke en la riveroj vivas tri specoj de akvaj plantoj. Ili povas sorbi flosaĵojn sur akvo, kaj sorbi subakve pezajn metalojn, kiaj plumbo, mangano kaj kromo, kaj organikajn kombinaĵojn. Krome ankaǔ grundo estas tre grava por regado de akvo. En la parko estas limigitaj ĉiuj agrikulturaj kemiaĵoj. Xin malkaŝis, ke pro tio, ke la parko iam estis industria zono, tial tie oni kulturis plantojn por sorbi restajn poluciaĵojn kaj purigi la grundon. La purigita akvo en la parko estas uzita en akvumo, tralavo de necesejoj en la ĝardeno de ŜME.

 

    Post fermo de ŜME oni faros la duan ekspluaton de la parko por senpage malfermi ĝin al popolamasoj. La parko fariĝos eterna verdejo en la urbocentro de Ŝanhajo. Ĝi estos valora donaco de ŜME al la urbanoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng