| 2010-10-29 S-ino Zsófia Kóródy, kunlaborantino de la Interkultura Centro Herzberg, estas honorigita de la urbo Herzberg am Harz pro sia plurjara volontula laboro en kaj por la Esperanto-urbo. En dignoplena festvespero en la Kavalira salono de la Welf-kastelo ŝi kaj aliaj premiitoj ricevis la honordiplomon de urbestro Gerhard Walter.
En la laŭdparolo estis menciitaj ŝiaj sindediĉaj agadoj: i.a. instruado de Esperanto en herzbergaj lernejoj, organizado de renkontiĝoj, ekspozicioj, ktp, prizorgado de multlingva hejmpaĝaro pri la Esperanto-urbo, prezentado de la urbaj Esperanto-atingaĵoj kaj internacia informado. Pri la evento aperis artikolo en la regiona gazeto kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo.
|
 Urbestro Gerhard Walter legas la laŭdvortojn kaj listigas la volontulajn taskojn faritajn de Zsófia Kóródy. |
| |
|
 Zsófia Kóródy ricevas sian honordiplomon de urbestro Gerhard Walter. |
| |
|
 Memormedalo de la urbo Herzberg am Harz kun la urba blazono |
| |
|
 Memormedalo kun bildo de la 850-jara kastelo |
| |
|
 Honordiplomo de la urbo Herzberg am Harz pro volontula laboro |
| |
|
 Grupo de la honorigitoj en la festvespero en la Kavalira salono de la Welf-kastelo |
| |
|
 Gazetartikolo aperinta en la regiona gazeto Harz Kurier (27.10.2010) |
| |
|
 Simbolo de la hejmpaĝo de Esperanto-Urbo |
(el Esperanto-Urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|