2010-11-01 de LIN LU
 Vicente Gonzalez Loscertales en la Kroata Pavilono |
La 27-an de oktobro, kelktage antaŭ la fermo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo, diris intervjuate de ĉina raportisto, ke ŜME estas mejloŝtono en la historio de la Monda Ekspozicio.
Kiam oni demandis Loscertales pri lia takso pri ŜME, li respondis: " ŜME kreis normon tiel altan, ke ni bezonos eĉ kelkdekajn jarojn por atingi ĝin. Mi devas gratuli ĉinojn kaj dankas ilin pro ĉio, kion ili faris por la brila Monda Ekspozicio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong |