Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belartaj Konkursoj de UEA en 2011
2010-11-01

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

 

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja".

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.

 

    Filmo kaj Kanto: La juĝantoj priatentos la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj kaj, se ili opinias iun verkon valora, ili atribuos la koncernajn premiojn. Aŭtoroj povas ankaǔ mem proponi siajn verkojn (vd. la regularon). Se temas pri jam publikigitaj verkoj, la publikigo devis okazi en 2010.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2011.

 

    Premioj: unua premio 240 EUR, dua premio 168 EUR, tria premio 96 EUR; Nova Talento 168 EUR; Infanlibro de la Jaro 504 EUR.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng