Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pinta Forumo de ŜME okazis en la Centro de ŜME
2010-11-01


Ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la forumon kaj faris teman prelegon.

 


Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon (meze) kaj Lesota ĉefministro Pakalitha Mosisili en la Pinta Forumo de ŜME 2010. 

 


La Pinta Forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010.

 

    La 31-an de oktobro malfermiĝis la Pinta Forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010 en la Centro de ŜME. Ĉefministro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon

 

    “Daŭrigu kaj Disvolvu la Spiriton de la Monda Ekspozicio”. Dum la forumo ankaŭ publikiĝis “la Ŝanhaja Manifesto”.

 

    Yu Zhengsheng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sekretario de partkomitato de Ŝanhajo, la unua vicestra komitatano de la Organiziga Komitato de ŜME, prezidis la malferman ceremonion de la forumo. Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon kaj Ĝenerala Sekretario de Internacia Ekspozicia Buroo Loscertales faris respektivajn paroladojn en la malferman ceremonio.

 

    La temo de tiu ĉi pinta forumo estas “Kreivo kaj Daŭra Disvolvo de Urbo”. Ĝi estis okazigita de la Organiza Komitato de ŜME, Unuiĝintaj Nacioj kaj Internacia Ekspozicia Buroo kune. La unu-taga forumo enhavas malferman ceremonion, plenan konvenon, 7 paralelajn forumojn kaj fermon. En la 7 paralelaj forumoj de la Pinta Forumo oni faros diskutojn pri “Informindustrio kaj Diĝita Urbo”, “Scia Kreivo kaj Kultura Urbo”, “Verda Disvolvo kaj Ekologia Urbo”, “Sciencteknologia Progreso kaj Kreiva Urbo”, “Ekonomia Transformo kaj Ĉiamdaŭrigebla Urbo”, “Komunuma Administrado kaj Vivtaŭga Urbo”, “Junula Kreiveco kaj Estonta Urbo” kaj aliaj temoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng