2010-11-01
Vespere de la 30-a de oktobro, okazis premi-dona ceremonio de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, en kiu oni disdonis "Premion de Monda Ekspzocio","Premion de Kosmo" kaj "Medalon de Internacia Ekspozicia Buroo". Por la Premio de Monda Ekspozicio, oni klasifikis la pavilonojn en kvar kategoriojn - A, B, C kaj D, kaj por ĉiu kategorio estas starigitaj Premio de Projektado, Premio de Kreiva Elmontrado kaj Premio de Ĉeftema Esprimado, ĉiu kun ora, arĝenta kaj kupra medaloj.
En la kategorio A la ora, arĝenta kaj kupra medaloj de la Premio de Projektado estas aljuĝitaj al la Brita Pavilono, Korea Pavilono kaj Hispana Pavilono; kaj tiuj de la Premio de Kreiva Elmontrado al Saud-arabia Pavilono, Japana Pavilono kaj Malajza Pavilono; tiuj de la Premio de Ĉeftema Esprimado al la Germana Pavilono, Rusa Pavilono kaj Franca Pavilono.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |