2010-11-02
La 1-an de novembro en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Hu Jintao bonvenigis lian oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeeston de la ferma ceremonio de ŜME, kaj alte taksis lian laboron por mondpaco kaj disvolviĝo.
Ban Ki-moon gratulis Ĉinion pro ĝia sukceso de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Li diris, ke Ĉinio aktive partoprenas en la aferoj de UN kaj ludas gravan kaj gvidan rolon por plenumi la jarmilan disvolvan celon, protekti virinojn kaj infanojn, akceli kontinuigeblan disvolvon kaj konservi la pacon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong |