Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tria Lushan-forumo en Nanchang, Ĉinio
2010-11-02

    De la 29-a ĝis la 31-a inkluzive, la lasta semajnfino de oktobro, okazis en Nanchang, ĉefurbo de Jiangxi, suda Ĉinio la Tria Lushan-Forumo de Esperanto, kiun partoprenis 47 esperantistoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Hubei, Guangdong k.s La forumo kun temo “Komunikado trans landoj” estas gastigita kune de Esperanto-Asocioj de Jiangxi kaj Nanchang.

 

    Cao Xionglin, prezidanto de Nanchang-a E-Asocio, prezidis la inaǔguron, en kiu faris la laborraporton de Jiangxia-a E-Asocio Gong Xiaofeng, prezidantino de Jiangxi-a E-Asocio. En la pasintaj tri jaroj Jiangxi-a kaj Nanchang-a E-Asocioj dufoje organizis Lushan-forumon de Esperanto, malfermis E-kursojn en Nanchang-a Universitato kaj okazigis E-aktivadojn por disvastigi Esperanton al la publiko. Gong Xiaofeng, profesorino de Nanchang-universitato en tre malbona korpokondiĉo konstante gvidis E-kursojn per konversaciaj softvaroj QQ kaj YY kaj elkulturis multajn e-istojn. Ŝiaj laboroj vekis varmajn aplaǔdojn de la ĉeestantoj. Ŝi en sia prelego konigis al la ĉeestantoj sian komprenon pri la lingvo Esperanto, kaj prezentis al ili utilajn retadresojn pri Esperanto por helpi ilin en lernado de Esperanto per interreto.

 

    En la pasintaj du jaroj Lushan-forumo jam fariĝis tre grava E-renkontiĝo en suda Ĉinio. Ĉijare venis el Hubei, je 359 km. for de Jiangxi, dek-kelkaj e-istoj, ili prezentis brilajn artprezentojn en la interkona vespero kaj faris interesajn prelegojn en la forumo. Peng Zhengming per interesaj fotoj rakontis sian esperantan vojaĝon al Eǔropo kaj Hu Guozhu prelegis pri sia tre ŝatata ĉina antikva poemo. Prelegis ankaŭ Liu Zijia, raportistino de El Popola Ĉinio, pri sia kompreno de la libro “Paroladoj de Zamenhof”.

 

    Ĉeestis en la forumo ankaǔ du fremdlandaj e-istoj laborantaj en Ĉinio -- Aǔgusto, instruisto de hispana lingvo en Kantono kaj Ivanka, redaktorino de El Popola Ĉinio el Bulgario. Ilia partopreno aldonis al la forumo internacian etoson. Aŭgusto en sia humura stilo lernigas la kongresanojn pri la hispana lingvo kaj komencantojn pri Esperanto. En ĝoja atmosfero oni lernis lingvojn kaj ĝuis la amikecon de la renkontiĝo. Ivanka konigis al la ĉeestantoj sian landon kaj rakontis sian esperantistiĝon kaj siajn interesajn spertaĵojn pri Esperanto. Ŝi kuraĝigis la ĉeestantojn serĉi siajn Esperantajn korespondajn amikojn por praktiki la lingvon kaj starigi amikecajn rilatojn kun fremdlandaj e-istoj.

 

    Ĉe la fermo de la forumo multaj e-istoj esprimis sian elkoran dankon al la organizantoj por iliaj penado en preparo de la valora renkontiĝo de Esperanto.

 

    Profitante de la forumo fondiĝis en la urbo ankaǔ la Jiangxi-a Trejna Centro de Esperanto, per kiu la Jiangxi-a E-Asocio planas konstante kulturi e-istojn. Okazis ankaŭ la prepara kunveno de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI), instruista organizo sub la Ĉina Esperanto-Ligo. Se la projekto de fondiĝo de ĈLEI adoptiĝos de la konstantaj komitatoj de Ĉina Esperanto-Ligo, ĝi fondiĝos komence de venonta jaro kaj ĝiaj membroj venos el diversaj universitatoj, mez- kaj element-lernenejoj tra Ĉinio. ĈLEI funkcios kaj laboros por reguligi la E-lernadon, altigi lingvo-nivelon de esperantaj instruistoj kaj organizi interŝanĝojn de esperant-lernigo.

 


Partoprenantoj de la forumo en Meihu-parko 

 


La kunvenejo 

 


Salutas la forumon Cui Jianhua, profesorino de Nanjing-universitato 

 


Aŭgusto en la lingvkurso 

 


Ivanka en sia prelego 

 


Poemlegado de e-istoj el Hubei en Interkona Vespero 

 


Fondiĝas la Jiangxi-a Trejna Centro de Esperanto. 

 

(Chen Ji)

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng