2010-11-03 Bonvenon! Tiu ĉi paĝo informas vin pri la 7-a renkontiĝo de Ĉeha Esperanto-Junularo (kaj samtempe 5-a internacia), kiu okazos de la 12-a ĝis la 14-a de novembro 2010 (vendredo ĝis dimanĉo) en Jirovnice (sudorienta Bohemio). Ĉi-jare speciale kun ĉeesto de la konata psiĥiatro kaj verkisto Max Kašparů.
Kiel alveni?
Plej bone per trajno.
De Slovakio ni rekomendas veturi tra Brno kaj poste per direkta rapidtrajno al haltejo Počátky-Žirovnice. Alia ebleco estas uzi longdistancan buslinion de Slovakio al Pelhřimov kaj de tie veturi per persona trajno al Horní Cerekev kaj poste atendi rapidtrajnon al Počátky-Žirovnice. Tiu ĉi buslinio forveturas je 10:40 de Bratislava. Por reveno al Bratislava ni proponas uzi trajnon al Brno kaj poste internacian EuroCity-trajnon al Bratislava. Se vi venos, ni malrekomendas uzi internacian bileton de Brno al Počátky-Žirovnice aŭ reen. Ni povas interkonsenti pri grupa bileto, kiu estos pli malmultekosta por ĉiuj kaj ĉiuj ŝparos monon.
De Aŭstrio eblas veturi de Vieno al Gmünd. De Gmünd piede trairu al České Velenice kaj ŝanĝu al persona trajno en direkto Veselí nad Lužnicí. De tie poste veturu per rapidtrajno en direkto Brno al Počátky-Žirovnice. De stacio Počátky-Žirovnice eblas piede iri al Žirovnice (3 km) aŭ uzi buson (kelkaj estas direktaj, alie eblas veturi tra Počátky kun ŝanĝo). (noto: al České Velenice eblas ankaŭ veni per trajno de Aŭstrio. Oni ja tiam bezonas jam internacian bileton. Tio eblas solvi per Einfach-Raus-Ticket, kiu validas ĝis České Velenice. Ni malrekomendas uzi internacian bileton ĝis Počátky-Žirovnice. Se vi skribos al ni, kiam vi planus veni, ni povas "grupiĝi" en Veselí nad Lužnicí kaj komune ŝpari monon. Tio ja validas ankaŭ por vojaĝo de Slovakio tra Brno.)
Kiom vi pagos?
Unu tranokto kostos vin 150 ĉeĥajn kronojn aŭ 6,50 eŭrojn. Se vi do partoprenos tuttempe, vi pagos 300 ĉeĥajn kronojn aŭ 13 eŭrojn. Eksterlandaj gastoj kaj honoraj membroj de ĈEJ ne pagas partoprenkotizon.
Kie ĝi okazos?
Ĝi okazos en "Ripozdomo de IKUE http://eo.wikipedia.org/wiki/IKUE". Ni dormos sur litoj, sed bonvolu preni dormosakon. Disponeblos por ni kuirejo.
Manĝado
Ni ne povas oferti al vi manĝservon. Eblas manĝi vian manĝon (eĉ kuiri en kuirejo) aŭ viziti restoracion.
Programo
Vendrede: Alveno de partoprenantoj. Vespere ludoj, laŭ intereso ankaŭ vespera kaj nokta promeno.
Sabate: Antaŭtagmeze promeno tra la urbo. Posttagmeze okazos la 6-a ĝenerala asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kun bilanco de la agado de la pasinta jaro kaj elekto de nova estraro. Vesperon sabatan ni planas neformala. Ni povas aŭskulti muzikon, bonvolu preni viajn kodo-diskojn!
Dimanĉe: Antaŭtagmeze sankta meso (la preĝejo estas tuj trans la strato), aŭ pludormado por tiuj kiuj malmulte dormis. Ĉirkaŭ tagmezo forveturo al niaj hejmoj.
Grave: Aliĝado
Ĉar la fervoja stacio Žirovnice troviĝas ekster la urbo, ni planas oferti al vi aŭtomobilon de stacidomo al Žirovnice. Por ke ni sciu, kiam ni devos ĝin organizi, bonvolu anonci al ni vian partoprenon kaj planatan alvenon anticipe per retpoŝto. Poste ni respondos al vi kaj konfirmos. Anticipa (nesindeviga) informo pri via partopren-intenco utilas ankaŭ en kazo ke vi alvenos aŭte - ĝi helpas por pli preciza planado de la loĝado kaj ankaŭ aliaj aktivaĵoj. Tial ni anticipe dankas al vi ke anonciĝos antaŭe!
Konkludo
Nome de la komitato de Ĉeĥa Esperanto-Junularo oficiale invitas vin Miroslav Hruška. Ni ĝojatendas vin!
Kontakto:
Ĉeha Esperanto-Junularo http://esperanto.blahus.cz/cxej/vikio/index.php/Kontaktinformoj_de_%C4%88EJ / Miroslav Hruška http://esperanto.blahus.cz/cxej/vikio/index.php/Mirek_HRU%C5%A0KA
(tel.: +420608224993, retpoŝto: cxej ĈE esperanto.cz)
(el http://esperanto.blahus.cz/cxej)
Redaktoro: Niu Xueqin |