Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhaja Monda Ekspozicio akceptis 73 milionojn da vizitantoj en 184 tagoj
2010-11-04

de XING SHIWEI

 


Ferma ceremonio de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 

 


Ceremonio por transdoni la flagon de la Internacia Ekspozicia Buroo 

 

    La 31-an de oktobro fermiĝis la 184-taga Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Ĝi aliafoje montris al la mondo veran Ĉinion, esprimis la deziron de Ĉinio interŝanĝi, kunlabori kaj disvolviĝi kun ĉiuj landoj de la mondo.

 

    Vespere je la 8-a horo kaj 30 minutoj de la 31-a de oktobro ĉina ĉefministro Wen Jiabao deklaris la Ŝanhajan Mondan Ekspozicion 2010 fermita. En la ferma ceremonio faris artan prezentadon ĉinaj kaj alilandaj artistoj, kaj partoprenantoj, volontuloj kaj vizitantoj de ŜME.

 

    ŜME novigis rekordojn de la Monda Ekspozicio

 

    Laǔ konigo de la Buroo de ŜME, ŜME novigis multajn rekordojn de la Monda Ekspozicio. Ĝi kun partopreno de 189 landoj kaj 57 internaciaj organizoj superis la rekordan Mondan Ekspozicion en Hanovro 2000 kun partopreno de 177 landoj kaj internaciaj organizoj. Per 73 milionoj da vizitantoj ĝi novigis la rekordon de la Monda Ekspozicio en Osako kun pli ol 64 milionoj da vizitantoj. Per aranĝo de pli ol 20 mil aktivadoj, meznombre 100 aktivadoj ĉiutage, ĝi kreis novan rekordon tiuflanke en la historio de la Monda Ekspozicio.

 

    Krome, ŜME unuafoje prenis "urbojn" kiel eksponaĵojn, kaj plej bonaj praktikaj zonoj de urboj kaj reta Monda Ekspozicio fariĝis du kreaĵoj en la historio de la Monda Ekspozicio.

 

    Jean-Pierre Lafon, prezidanto de la Internacia Ekspozicia Buroo, diris en la ferma ceremonio, ke ŜME 2010 estas granda sukceso kaj ĝi brilos por ĉiam. Poste oni transdonis la flagon de la buroo al reprezentanto de la Monda Ekspozicio en Milano 2015.

 

    Ŝanhaja Manifesto proponas difini Urban Tagon de la Mondo

 

    La 31-an okazis en la ĝardeno de ŜME Pinta Forumo de ŜME. En la forumo oni alvokis resumi la rezultojn de montrado, forumoj kaj plej bonaj praktikaj zonoj de ŜME kaj kolekti valorajn spertojn de diversaj landoj en urba disvolviĝo kaj komunan saĝon de la homaro en esplorado de urba disvolviĝo por disvastigi ilin en la mondo.

 

    La forumo publikigis Ŝanhajan Manifeston, kiu proponas difini la 31-an de oktobro Urba Tago de la Mondo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng