2010-11-04
Lastatempe, la 2-a kunveno de la 5-a Sesio de la Komitato pri Ĉina-Japana Amikeco en la 21-a Jarcento okazis en Niigata-prefektujo, Japanio. La kunvenon ĉeestis ambaŭlandaj delegacioj gvidataj respektive de ĉina ĉefkomitatano Tang Jiaxuan kaj japana ĉefkomitatano Taizo Nishimuro. Surbaze de la nuna situacio de la dulandaj interrilatoj, la du flankoj faris interfluon kaj dialogon pri multaj aferoj laŭ la temo “Bonigi kaj Disvolvi la Rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio”.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |