2010-11-04
La 1an de novembro okazis en Yangling la 17a Yangling-a Foiro pri Agrikulturaj Novaj Altsciencteknologiaj Atingoj kaj Pintforumo pri Moderna Agrikulturo. Registaraj oficistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj entreprenistoj el Israelo, Nov-Zelando, Nederlando, Korea Respubliko kaj aliaj pli ol 20 landoj kaj regionoj renkontiĝis en la urbo de agrikulturo kaj scienco en Yangling kaj partoprenis la foiron, laŭditan kiel "olimpika renkontiĝo" en la ĉina agrikultura kaj sciencteknologia kampo.
La foiro okazis 16 fojojn. Oni povas per la platformo de la foiro okazigi kunvenojn por diskonigi aŭ trakti ĉinajn kaj eksterlandajn agrikulturajn kunlaborajn projektojn por antaŭenpuŝi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en agrikultura sciencteknologio.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|