Inaŭguriĝis la 4-a Artfestivalo pri Operoj en la Baseno de la Jangzi-rivero
2010-11-04
Prezento de Shaoxing-opero Liangzhu
La 2-an de novembro en Zhang Jiagang, Jiangsu-provinco, inaŭguriĝis la 4-a Artfestivalo pri Operoj en la Baseno de la Jangzi-rivero, en kiu 15 ricevintoj de "Umeflora Premio" de ĉina opero faris oper-prezenton.
En la du-semajna festivalo, aktoroj el 12 provincoj, regionoj kaj municipoj prezentos diversajn lokajn operojn por montri ĉarmon de la tradiciaj operoj en la baseno de la Jangzi-rivero.