2010-11-04 Espereble vi ankoraŭ memoras, ke en la urbo Svitavy en Ĉehio ekzistas Esperanto-muzeo kun daŭra ekspozicio pri Esperanto-movado kaj ties historio, kaj krom ĝi ankaŭ ekzistas portempa ekspozicio. Tiu dua momente prezentas la verkon de la ĉeha humuristo, desegnisto, ilustristo kaj esperantisto Pavel Rak. Ĝi daŭros ĝis majo 2011.
Do jam nun la estraro de Ĉeha E-Asocio kolektas materialojn por la sekvanta portempa ekspozicio, kies temo estos "Esperanto kaj spiritaj tradicioj de la mondo". Se vi posedas iujn materialojn pri religioj aŭ filozofioj kaj iliaj rilatoj al Esperanto, ni tre petas vin pri la kontribuo al tiu ekspozicio. Viajn objektojn vi povas donaci al la muzeo (tiukaze ili restos post la fino de la ekspozicio en la depozito), aŭ almenaŭ pruntedoni, tamen bv. kalkuli kun tio, ke la ekspozicio daŭros 12 monatojn ĝis la majo 2012.
Objektojn konvenajn por ekspozicio, kiujn vi pretus pruntedoni, bv. ne tuj sendi al la muzeo, sed unue nur priskribi ĝin (laŭeble kun fotografaĵo aŭ almenaŭ detala priskribo), por ke la muzea grupo povu unue prijuĝi, ĉu ĝi vere povos esti uzita por la ekspozicio kaj la rezulton komunikos al vi. Antaŭdankon al ĉiuj, kiuj helpos, ke la ekspozicio estu kiom eble plej informriĉa kaj samtempe estetike bela.
Kontaktoj al: dvor.libuse@seznam.cz
(el Ret-Info)
Redaktoro: Chen Ji
|