2010-11-05 La 3-a Internacia Foto-konkurso de Esperanto metis sian punkton, kaj la rezulton publikigis la organizanto, LKK de la 4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto kaj la Zaozhuang-a Profesia Instituto.
La ĉi-fojan konkurson partoprenis 60 fotoj de 18 samideanoj el 6 landoj. Wang Hongling el la Zaozhuang-a Profesia Instituto gajnis la specialan premion kaj Wang Lihua el la redakcio de El Popola Ĉinio -- la unuan premion.
La listo de la premioj kaj premiitoj de la 3-a Internacia Foto-konkurso de Esperanto
La speciala premio:
S-ro Wang Hongling el la Zaozhuang-a Profesia Instituto, Ĉinio, per la foto “Deveno Naskiĝis”.
La unua premio:
S-rino Wang Lihua el la redakcio de El Popola Ĉinio per la foto “La 60-a Jariĝo de la Patrujo”.
La duaj premioj:
S-ro Hou Zhiping el la redakcio de El Popola Ĉinio per la foto “Akvofalo ĉe Hukou”;
S-rino Zou Aimin el Ĉinio per la foto “Noto en Afriko”;
S-rino Wang Dan el Ĉinio per la foto “Fatamorgano”.
La triaj premioj:
S-ro Joaquim João Mariano el Brazilo per la foto “Translokigo de Verda Flago en la 90-a UK”;
S-rino Galja Nikolova el Bulgario per la foto “Efes-Biblioteko”;
S-ro Wang Yunfang el Ĉinio per la foto “Restigu Tempon”;
S-ro Zhang Honglun el Ĉinio per la foto “Pritempo en Lernejo”;
S-ro Chen Shuzhen el Ĉinio per la foto “Granato Floras”.
Memoraj Premioj:
F-ino Liu Zijia el la redakcio de El Popola Ĉinio;
S-ro Wei Yubin el la Boyangshu-elementlernejo de Taiyuan, ĉefurbo de Shanxi-provinco, Ĉinio;
S-ro Chi Tienan el la Fervoja Buroo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio;
S-ro Zhang Xiuxian el Fuyang de Anhui-provinco, Ĉinio;
S-ro Viktor Galeski el Makedonio;
S-ro Gabriel Stojanoski el Makedonio;
S-ro Rimon Lusi el Brzilo;
S-ro Semio el la Zaozhuan-a Instituto, Shandong-provinco, Ĉinio.
La gastiga premio:
La Turisma Fakultato de la Zaozhuang-a Instituto.
 “Deveno Naskiĝis” de Wang Hongling el Ĉinio (speciala premio) |
|
 “La 60-a Jariĝo de la Patrujo” de Wang Lihua el Ĉinio (Unua premio) |
|
 “Akvofalo ĉe Hukou” de Hou Zhiping el Ĉinio (Dua premio) |
|
 “Noto en Afriko” de Zou Aimin el Ĉinio (Dua premio) |
|
 “Fatamorgano” de Wang Dan el Ĉinio (Dua premio) |
|
 “Efes-Biblioteko” de Galja Nikolova el Bulgario (Tria premio) |
|
 “Translokigo de Verda Flago en la 90-a UK” de Joaquim João Mariano el Brazilo (Tria premio) |
(Kontribuo de Semio el Shandong-provinco)
Redaktoro: Wang Lihua
|