2010-11-05
La 84-a SAT-KONGRESO okazos en SARAJEVO 30.07. - 06.08.2011.
Bonvenon al la KONGRESURBO SARAJEVO
* la ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino
* la urbo de KULTURO kie renkontiĝas la Oriento kaj la Okcidento
* la urbo de RELIGIO kie kunekzistadas je distanco de nur cent metroj ĉefpreĝejoj de kvar grandaj mondaj religioj - "la eŭropa Jeruzalemo"
* la urbo de moderna eŭropa HISTORIO en kiu la atenco en 1914 komencigis la unuan mondmiliton kaj la sieĝo en 1995 finis tragikan flankon de la 20-a jarcento
* la urbo de TURISMO kun multaj vizitindaj monumentoj, tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.
KONGRESKOTIZOJ
Kongreskotizoj (en Eŭroj)
|
Ĝis 31.12.10. |
Ĝis 28.02.11. |
Ĝis 30.04.11. |
Ĝis 30.06.11. |
Pli poste |
SAT-membro |
40 |
45 |
50 |
55 |
60 |
SAT-geedzoj (se ambaŭ) |
60 |
70 |
80 |
85 |
90 |
SAT junul(in)o ĝis 25 j. |
15 |
20 |
25 |
30 |
35 |
Nemembro de SAT |
50 |
55 |
60 |
65 |
70 |
Junula nemembro de SAT |
20 |
25 |
30 |
35 |
40 |
* Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon
* La partoprenantoj el Ĉehio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton
* La partoprenantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio) kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton
* Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono
* La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron
* Aliĝilon sen pago de la kotizo la OKK ne traktos
PAGEBLECOJ
El eksterlando per eŭroj:
* Poŝtkonto: SAT nº 1234-22 K, Paris.
*IBAN: FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC: PSSTFRPPPAR *Savez za esperanto BiH: IBAN BA39 3389002206352698, Unicredit bank d.d.
SWIFT code:UNCRBA22A
*Konto de SAT ĉe UEA: satx-sal
*Konto de ELBkH ĉe UEA: elbh-j, kun indiko “SAT-Kongreso 2011”
El enlando per BAM:
* Savez za esperanto BiH, Rn. 338-900-220-635-2698, Unicredit bank d.d. Sarajevo
84-a SAT-KONGRESO, SARAJEVO 2011
Aliĝilo estas elsutebla pdf-formate http://satesperanto.org/IMG/pdf/UnuaBultenoSarajevo.pdf sur tiu ĉi pâĝo
Se vi pagas tra SAT en Parizo, bv sendi al ĝi nur kopion de la aliĝilo, kaj sendi rekte la originalon al la OKK.
ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO
Poŝtadreso:
84-a SAT-KONGRESO
Pf. 452
Kralja Tvrtka 19
BA-71000 SARAJEVO
Bosnio kaj Hercegovino
Telefono: +387 33 205 487
Telefakso: +387 33 205 487
Retadresoj:
www.esperanto.ba
www.satesperanto.org
info ĉe esperanto.ba
satkongreso ĉe esperanto.ba
programkontribuantoj: satprogramo ĉe esperanto.ba
(el SAT)
Redaktoro: Niu Xueqin
|