2010-11-05
 Direktantoj gvidas vojaĝantojn en la trajnon. |
La 3-an de novembro, ekfunkciis la unua interurba subtera metroo de Ĉinio - Linio de Kantono al Foshan en Guangdong-provinco, suda Ĉinio, kiu estas parto de rapidtrajna linio de la Delto de Perlo-Rivero. La 21-kilometra metroo havas 14 staciojn kaj la bileta prezo estas 6 juanoj (malpli ol unu usona dolaro). La funkciado de la metroo multe faciligas vojaĝon kaj komunikadon. Dank' al funkciado de la linio, formiĝos la "urba rondo de Kantono kaj Foshan".
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |