2010-11-05
 La unua botelo de la petrolo el Rusio |
La 2-an de novembro petrolo estis unuafoje transportita de Rusio al Ĉinio per pipelino. La taksita kvanto de la transportota petrolo en novembro dum la provfunkcia periodo estos 250,000 tunoj, kiu multiĝos ĝis 300,000 tunoj en decembro. En la 1-a de januaro, 2011 la petrola pipelino oficiale ekfunkcios. Estas planita, ke ĉiujara kvanto de transportata petrolo estas 15 milionoj da tunoj, kaj la plej granda kvanto povas atingi 30 milionojn.
La pipelino longas 63.4 kilometrojn en Rusio kaj 934 en Ĉinio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong |