2010-11-05 La 14-a Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazos en Modra-Harmónia (Slovakio), unuafoje organizata de E@I. La ĉeftemo estas "Modernaj teknologioj por Esperanto".
La aranĝon gastigos malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90km de Vieno. La programo konsistos el kelkaj partoj:
-
prelegoj (en du paralelaj blokoj - ĉeftemaj kaj alitemaj)
-
trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj k.s.)
-
fakaj diskutoj (pri certa temo)
-
vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, k.s.)
-
eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)
(el E@I)
Redaktoro: Chen Ji |