Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vizitantoj al ŜME miras pri ĉina disvolviĝo
2010-11-05

de REN MING

 

    Viziti Ĉinan Pavilonon postulas korpan forton. Vizitantoj forprenis la mend-biletojn en kvin minutoj post malfermo de la pavilono. Kvankam ili devas atendi unu horon en longa kaj zigzaga vico, tamen nenio povas malhelpi ilian entuziasmon.

 


Xu Hubin, direktoro de la Ĉina Pavilono

 

    "Ĉiutage nur 50 mil vizitantoj povas eniri. Por komfortigi la viziton, ni faras multon," konigis Xu Hubin, direktoro de la Ĉina Pavilono. La pavilono perfektigas siajn servojn per aldono de instalaĵoj de trinkebla akvo, grandaj ekranoj kaj artaj prezentoj. Kvin monatojn post la malfermo de la ekspozicio la pavilono bonigis sennombre da servoj.

 

    Ĝis la 28-a de septembro la pavilono akceptis entute 250 mil homojn el gravulaj grupoj, 137 delegaciojn de pavilonaj tagoj de aliaj landoj, 18 delegaciojn de honora tago de la internaciaj organizoj, pli ol 80 ŝtatestrojn kaj registarajn ĉefojn, pli ol 30 respondeculojn el parlamentoj kaj partioj de aliaj landoj, kaj pli ol 40 respondeculojn de internaciaj organizoj.

 


Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo, alte laŭdas la novigan retpaĝaron de ŜME.

 

    "Mirinda", "majesta" kaj "interesega" estas la vortoj uzitaj de la ŝtataj gravuloj, kiam ili rigardas la nacian trezoron, superrizon kaj verkaĵon de ĉinaj ideografiaĵoj.

 

    Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo, konsideris, ke la Ĉina Pavilono bone montras la brilan historion, prosperan prezencon kaj brilan futuron de Ĉinio, "ĝi fariĝos simbola konstruaĵo de ŜME por ke oni rememoru la sukcesan, brilan kaj neforgeseblan renkontiĝon", integrado de dezajno de moderna vorko, tradicia ĉina estetiko kaj altsciencteknologio lasas profundan impreson al la barata prezidento Pratibha Patil; gvajana prezidento Bharrat Jagdeo diris, ke la pavilono konigis al ĉiuj la grandiozan arkitekturon kaj la riĉan kulturon de la ĉina popolo; usona ministerio pri komerco Gary Faye Locke diris, ke la pavilono levas la mondan ekspozicion al nova nivelo.

 


Franca eksĉefministro kaj senatano Jean-Pierre Raffarin 

 

    Spektinte la filmon Pasinteco en la pavilono franca eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin kun larmoj diris: "Ĉinio estas eksterordinara, kaj mi rimarkis ĝian disvolviĝon!"

 

    "Ni partoprenis multajn mondajn ekspoziciojn, kaj ŜME estas diferenca, precipe la Ĉina Pavilono, kiu estas brava!" Direktoro de la Koted'-Ivoria Pavilono Camille Kouassi diris: "Nun mi komprenas, ke la sukceso de la Pekinaj Olimpikoj ne estas hazarda, kaj ĉinoj ja estas kapablaj."

 

    Usona vizitanto Hihan diris: "En la Ĉina Pavilono troviĝas multe da briloj, ĝi kvazaŭ portas Ĉinion antaŭ ni, kaj estas mirinda."

 

    En ŜME la ruĝa Ĉina Pavilono mirigas la mondon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng