2010-11-08 La estraro de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la estroj de la Landaj Ligoj (LALI), reprezentantoj de la Esperanto-Asocioj de la germanaj federaciaj landoj kune kun delegitoj de la fakaj asocioj organizis sian ĉi-jaran kunsidon denove en Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo. La Interkultura Centro Herzberg disponigis ejojn, zorgis pri bonaj laborkondiĉoj dum la 3-taga kunsido, organizis viziton al la urbo kaj al la kastelo, kie la partoprenantoj rigardis ankaŭ la novan Esperanto-ekspozicion en la muzeo.
Jen kelkaj bildoj pri tiu grava kunveno.
(el Esperanto-Urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Delegitoj de la Landaj Ligoj el Germanio kunsidas en Herzberg. |
|
 Temoj: priparolo de aktualaĵoj, strategia planado kaj kunordigo de farendaĵoj |
|
 GEA-estraro, landaj ligoj kaj fakaj asocioj: bona kunlaboro, komunaj projektoj |
|