2010-11-08
 Ban Ki-moon en la Pinta Forumo |
La 31-an de oktobro la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris paroladon en la Pinta Forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio dirante: "Ni devas danki al la organizantoj de ŜME pro starigo de la kreiva kaj estont-atenta temo 'Bela urbo, bela vivo', kiu bone enkorpigis la bezonon de la epoko, ĉar ni vivas en tempo kun pliprofundiĝo de urbanizado."
Li emfazis, ke hodiaŭ ni vizaĝas al la premo neniam renkontita antaŭe. Pli kaj pli da homoj transloĝiĝis en urbojn. Ju pli da personoj loĝas en urbo, des pli malfacila fariĝos ĝia administrado. Dekmiloj da personoj vivas en malbona medio, kio minacas ilian sanon. Tiuj, kiuj vivas en slumoj, baraktas en mizero. Malgraŭ tio, la urboj ankoraŭ estas allogaj. Oni sin puŝas al urboj kun espero vivi tie pli bone. Pri tiuj defioj ŜME liveris al ni valorajn ideojn kaj sugestojn.
Ban Ki-moon diris: “Fermiĝis ŜME, sed ĝi certe restos neforgesebla por ĉiam. ŜME konigis al la tuta mondo la informon, ke per la komuna deziro pri divido de sciencoj kaj kulturoj kaj konstruado de bela mondo, ni konstante perfektigos nin kaj certe venos la sukceso. Memoru, ke tio estas la unua Monda Ekspozicio, kiu okazis en evoluanta lando.”
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|