2010-11-08 de SANG TONG
Ekde la malfermo de ŜME en la 1-a de majo la Kamboĝa Pavilono en zono B montras al vizitantoj modelon de originala Angkor kaj Kamboĝon kun antikva kaj moderna civilizacioj.
La temo de la pavilono estas kultura vivo en urboj. Tiu temo ne nur respondas al la subtemo de ŜME "integrado de pluraj kulturoj en urboj", sed ankaŭ enkorpigas la miniaturon de Kamboĝo en malsamaj periodoj.
De la Angkor-a periodo al la Longvek-a periodo en la 15a jarcento ĝis la Pnompeno periodo, la pavilono konigas al vizitantoj kiel urbo, vivo kaj kulturo harmonie kunekzistas, kaj samtempe la longan civilizacion kaj riĉan naturan resurson de Kamboĝo.
Vizitantoj estas allogitaj de la misteraj antikvaj konstruaĵoj kaj ofte haltas sub la arbo kreskigita en la templo Ta Prohm. Vizitanto el Zhangjiajie, Hunan-provinco, diris al mi, ke la arbo estas unu el la simbolaj vidindaĵoj en Kamboĝo, kaj multaj rekonas, ke ĝi estas identa al tiu en la usona filmo Tomb Raider.
La pavilono kovras mil kvadratajn metrojn. Aŭdante belan voĉon de kamboĝa knabino, la vizitantoj povas apreci delikatajn artaĵojn kaj gustumi kamboĝajn manĝaĵojn.
 Vizito en Kamboĝa Pavilono |
|
 Vizito en Kamboĝa Pavilono |
|
 Vizito en Kamboĝa Pavilono |
|
 Vizito en Kamboĝa Pavilono |
|
 Vizito en Kamboĝa Pavilono |
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|