Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Veturo per trajno al Zhangjiajie
2010-11-08

    Laŭ laborplano, mi, akompanata de kolegino, fraŭlino Liu Zijia, la 21-an de oktobro veturis al suda Ĉinio, kie ni partoprenis en la Unua Ĉina Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo, de la 22-a ĝis la 29-a de oktobro, kaj tuj poste ni veturis al Nanchang, kie okazis la 3-a Lushan-Forumo de Esperanto. Per taksio ni atingis la Okcidentan Stacidomon al Pekino, kie de ĉiuj flankoj videblas alvenantajn homojn kun nekredeble multaj kaj grandaj valizoj. Verdire, la nuna veturo per trajno estis vera aventuro por mi. Dum mia tuta vivo mi ofte vojaĝis en Eŭropo, ĉar mia laboro en Bulgaraj ŝtataj fervojoj ebligas tion. Nenie mi vidis tiel severan kaj sekuran ordon. Ĵus eniranta al la stacidomo ni unue devas montri niajn biletojn kaj poste ni kaj niaj valizoj estas kontrolataj. En la atendejo ĉiuj benkoj estas okupataj de sidantaj homoj,valizoj, malfacile eblas trapasi kaj trovi sidlokon. Sur la muro estas detala horaro de la vagonaroj kaj en ĉina, kaj en angla lingvoj anoncas kiam eblas forlasi la atendejon. Do, forlasante la atendejon denove ni montras nian bileton kaj kiam jam atingas la vagonaron, por eniri en la trajno ĉarma oficistino kontrolas la bileton. Nun mi certigas, kial ni devas atingi la stacidomon devige minimume 30 minutoj antaŭ la ekveturo de la trajno.

 

    Nia veturo daŭris pli ol 24 horojn en kuŝvagono. Mi por unua fojo veturas en kupeo sen pordo kaj tio vere mirigis min. Alie, la ŝtuparoj por atingi la mezan kaj supran litojn estas en la koridoro, ne kiel kutime ene de la kupeo kaj moveblaj.

 

    Tuj post ekveturo de la trajno fervojistino kolektas la biletojn kaj ĉiu ricevas plastikan karton kaj kontraŭ ĝi, kiam ni alproksimiĝas nian stacidomon ŝi redonas la bileton. En la trajno estas je dispono de la pasaĝeroj ĉiam varma akvo.

 

    Oftege dum la vojaĝo junaj kaj nekredeble belegaj servistinoj kolektas la malpuraĵojn, balaas la tapiŝojn, purigas la necesejojn kaj tre diligente ili plenumas sian laboron. Ilia aĝo vere mirigis min, ĉar en Bulgario, malgraŭ, ke estas tro alta senlaboreco kutime pli maljunaj virinoj, al kiuj ne sufiĉas kelkaj monatoj aŭ jaroj por pensiuliĝo faras similan laboron. Laŭ mia opinio, videble Ĉinio rapide disvolviĝas en la lastaj jaroj, kaj ĉiuj popolanoj kontribuas pri tio. La vizaĝoj de ĉinoj esprimas respekton al la laboro, kiam ili plenumas ĝin. Ĉiam, kiam mi demandas kie troviĝas io ajn, ili neniam montras al mi per mano, sed afable akompanas min. Ŝajne, ke ni multe devas studi de ĉinoj en ĉiuj flankoj de la vivo.

 

    En nia vagono la etoso estis gaja kaj amuza, ĉar veturis turisma grupo, kiu vizitis Pekinon kaj ĉiuj emocie parolis pri interesaj okazaĵoj. Ni ĉiuj admiris la viglecon kaj afablecon de 84-jara virino, tre gaja kaj amikema, kiu volonte rakontis sian vivon kaj fine kun kontento diris, ke ŝi vizitis ŜME - Ŝanhajan Mondan Ekspozicion kaj en unu tago sukcese vizitis 13 pavilonojn. Plej ofte en nia kupeo venis 2 viroj, kiuj multe interesiĝis pri Bulgario. Unu el ili diris, ke estas kamparano, kaj nun jam estas tempo por iom da ripozo post la streĉa laboro kaj tial li decidis viziti la Grandan Muron. Mi multe miris, kiam li subite diris, ke en Bulgario plej multe la kamparanoj okupiĝas pri plantado de tabako kaj tritiko. Li estis tiel afable, ke eĉ proponis al mi gustumi ĉinan matenmanĝon, kaj mi volonte akceptis. Alia viro, kun iom granda kaj forta figuro kaj tre observema rigardo diris, ke li estas policano. Agrablaj, mezaĝaj ĉininoj proponis fotiĝi kun mi kaj pli poste, dum mia vojaĝo mi eksciis, ke tio estas tradicia ĉina kutimo.

 

    Dum la vojaĝo mi ofte rigardis tra la fenestro kaj ĝuis la belecon de la naturo, precipe de la verdaj folioj de la arboj.

 

    Jes, sufiĉe longatempa estis mia veturo per trajno, tamen mi feliĉas, ke estis akompanata de tiel afablaj kaj ĝentilaj simplaj popolanoj. Por ĉiam mi memoros la ĝojan, kontentan esprimon de iliaj vizaĝoj kaj amikan rilaton al mi.

 


La Okcidenta Stacidomo en Pekino 

 


La horaro de la trajnoj 

 


En la atendejo de la stacidomo en Pekino 

 


Ĉinoj, kiuj multe interesiĝis pri Bulgario

 


Bela fervojistino kolektas la biletojn kaj ŝanĝas per karto

 


Vojaĝanta 84-jara ĉinino 

 


La 84-jara ĉinino adiaŭas nin. 

 


En la atendejo de la stacidomo en Nanchang  

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng