Okazis en Anhui-provinco la 3-a festivalo de kamparanaj kantoj
2010-11-09
La 6-an de novembro en Chuzhou-urbo, Anhui-provinco, inaŭguriĝis la 3-a festivalo de kamparanaj kantoj kun la temo “Feliĉa Kanto”. La festivalon partoprenis kamparanaj kantistoj kaj kantistoj de originalaj stiloj el diversaj lokoj enlandaj. Ili prezentis belan konduton de novaj kamparanoj kaj esprimis sian amon al la nova kampara vivo.