2010-11-09
En la 31-a de oktobro okazis la jarkunveno' 2010 de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Tio estis unu el la programoj de la 4-a Scienca Monato de la Ŝanhaja Sociscienca Asocio en 2010.
La jarkunvenon ĉeestis pli ol 40 personoj, inkl. de belga samideano Gregoire Maertens, eksa prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio de 1980 ĝis 1986, kiu faris viziton al ŜME, kaj irana samideano Saed Abbasi, kiu laboras en Ŝanhajo. Ili laŭinvite faris paroladon en la jarkunveno de la asocio.
En la sama tago fermiĝis ŜME. S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, faris prelegon pri la temo “ŜME kaj Esperanto”. Li retrorigardis per diapozitivo la 148-tagan ŜME sukcesan, brilan kaj neforgeseblan kun la temo “Bela vivo, bela urbo”, kaj emfazis la ideologion de la Monda Ekspozicio “Kompreno, interkomunikiĝo, kuniĝo kaj kunlaboro”. La Monda Ekspozicio celas akceli interkonadon kaj interkomunikiĝon de diverslandaj popoloj, kaj liveras al diverslandaj popolanoj bonan ŝancon por koni aliajn landojn kaj naciojn. Ekde sia unua okazo en Londono, Britio, en 1851, la Monda Ekspozicio funkcias ĉiam por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron en la tuta mondo. La Monda Ekspozicio kunigis malsametnajn homojn el diversaj landoj kun malsamaj kulturoj por komunikiĝi unu kun aliaj, intimigi la amikecon inter ili, intensigi ilian kunlaboron kaj kune konsiliĝi pri disvolviĝo. Dank’ al ŜME, ĉinaj vizitantoj havigis al si belan perspektivon al la estonteco de la mondo kaj la mondo konis realan Ĉinion.
Prezidanto Wang Minhao diskonigis Esperantismon kaj la ideologion de Esperanto. En 1887, 26 jarojn post la Unua Monda Ekspozicio, pola doktoro Lazar Ludoviko Zamenhof kreis la internacian helpan lingvon Esperanto. En 1910 li montris, ke la Esperanto-movado celas interkomprenigon de ĉiuj homoj kaj de ĉiuj nacioj. Ĝuste por tiu ĉi celo diverslandaj esperantistoj aktive diskonigas, lernas, disvastigas kaj praktikas la lingvon Esperanto en pli ol 100 jaroj. La valoro kaj la ĉarmo de Esperanto estas intimigi la homajn rilatojn kaj harmonigi la kulturajn interŝanĝojn internacie. Dank' al la lingvo Esperanto, la interkomunikado de diverslandaj popolanoj fariĝis pli rajto-egaliga kaj profunda. Oni povas diri, ke Esperanto pliintimigis la rilaton kaj amikecon inter diverslandaj popoloj.
Oni povas diri, ke iasignife Esperanto kaj ŜME havas la komunan celon kaj similan ideologion. Ambaŭ celas akceli interkomprenon kaj interkomunikiĝon de diverslandaj popolanoj, kaj funkcias por la paco de la mondo.
Ŝanhajaj esperantistoj ĝojas, ke ŜME allogis al la urbo Ŝanhajo ankaŭ nemalmultajn esperantistoj el diversaj landoj, lokaj esperantistoj faris kun ili vastan interŝanĝon. Laŭ nekompleta kalkulo, ŜME vizitis samideanoj el Usono, Brazilo, Japanio, Italio, Francio, Svislando, Grekio, Armenio, Pollando, Belgio, Rusio, Hispanio, ktp. La Ŝanhaja Esperanto-Asocio fervore akceptis diverslandajn samideanojn, kunsidis kun ili, aŭskultis ilian raporton kaj faris kun ili interŝanĝon pri Esperanto. Profitante de la platformo de ŜME, ni praktikis Esperanton, faris serion da interfluoj. Oni pluapaŝe komprenis ne nur la ideologion kaj spiriton de ŜME, sed ankaŭ tiujn de Esperanto. Dum ŜME ŝanhajaj esperantistoj aktive uzis Esperanton, ĝin popularigis kaj disvolvis por antaŭenpuŝi interkompreniĝon kaj amikecon inter diverslandaj popoloj, kaj faris kontribuon por konstruado de harmonia mondo.
UEA-eksprezidanto Gregoire Maertens retrorigardis en sia parolado la 71-an Universalan Kongreson de Esperanto okazinta en Pekino en 1986, tiam li servis kiel prezidanto de kelkaj kunvenoj. Li informis al la kunveno la situacion de la Esperanto-movado en Eŭropo kaj laboron de la Universala Esperanto-Asocio. Li montris, ke nun oni estas en la periodo de tutmondiĝo kaj esperantistoj havas ankoraŭ pezan taskon por plenumi. La Universala Esperanto-Asocio devas pliintesigi la kontaktiĝon ne nur kun landaj kaj regionaj organizoj de Esperanto, sed ankaŭ kun esperantisto-individuoj por antaŭenpuŝi disvastigon kaj praktikadon de Esperanto en nova situacio.
Irana samideano Saed Abbasi prezentis la situacion de sia landa Esperanto-movado, kaj samtempe sin mem. Dank’ al Esperanto, li konatiĝis kun multaj ĉinaj amikoj en diversaj lokoj de Ĉinio dum pli ol tri jaroj, faris vastan interfluon kun ili kaj ĝuis multajn helpojn liveritajn de ĉinaj amikoj. Esperanto pliprofundigis nian interkomprenon kaj pliintimigis nian amikecon.
(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)
Redaktoro: Wang Lihua
|