2010-11-09 De CHO CHAOMING
La 8-an de novembro 2010 okazis en Pingdongo de Taiwan la monata kunveno de esperantistoj, ĝin ĉeestis 11 esperantistoj.
Dum la kunveno, Lajz sin mem prezentis. Li estis naskita en Tajchung de Taiwan kaj liaj gepatroj estas ambaŭ taiwan-anoj. Sed liaj gepatroj komercis en Ŝanhajo, do li restadis sur ĉeftero kaj studis tie la fakon de "bio-medicina tekniko". Li revenis al Taiwan antaŭ nelonge kaj restas tie nur tempe. Li aŭtoditaktas Esperanton kaj skribas artikolojn ĉe retejo LERNU kaj partoprenis en kunveno de Japana Esperanto-Instituto la pasintan jaron. Li montris al ni unu japanan esperantan gazeton - "La Junuloj", ekzemplero de Majo 2010, en kiu estas lia artikolo pri scienco-fikcio. Li estas tre talenta kaj juna (nur 19-jara), kvankam li ne ofte parolas Esperante, li parolas Esperanton flue kaj ĝuste.
Simone estas poligloto, kaj parolas flue la francan (kiel denaskan lingvon), la frandran (similan al nederlanda aŭ afrikana), la anglan, la japanan kaj Esperanton, sed malofte ĉeestis la kunvenon. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi kaj Reza instruis Esperanton kune en Kaohsiung.
Kevin Shih petis ke la partoprenantoj de korea vojaĝo ĉe komenco de jaro 2011 antaŭpagi 3000 taiwan-ajn dolarojn. Nun estas dek partoprenantoj en la listo. Li petis ankaŭ la subskribojn por subteni la fondiĝon de Tajvana Esperanto-Asocio. Minimume 30 subskriboj estas bezonitaj, kaj li havas jam 18 subskribojn.
Reza diris, ke la Zamenhof-festo de ĉi-tiu jaro okazos je la 18-a de decembro, kaj s-ro Gorge Camacho, la ĉef-redaktoro de "Beletra Almanako" povas partopreni ĝin.
Abengo alportis sian trikordan muzikludilon. Li estas komencanto de la ludilo, tamen jam povas ludi kelkajn facilajn kanzonojn, kvankam ne profesie. Abengo raportis ke ĉi-tiu semajno estas la semajno por Mez-Orientaj Filmoj en Kaohsiung kaj aliaj urboj kaj ĉe la Kaohsiung-a Filmarkivejo oni povas vidi kvin mezorientajn filmojn. Krome, li montris ankaŭ ekzempleron de esperanta gazeto "Espero 2008". La montrita gazeto estas aparta redakcio pri la Pekinaj Olimpikoj. Oni vidas en ĝi multe da buntaj fotoj kaj interesaj artikoloj. La muziknoto de la kanteto por Olimpikaj Ludoj "Vi kaj Mi" estas ankaŭ en la gazeto.
Post iom da babilado kaj raportado, la kunveno finiĝis. Eble ĝi estos la lasta kunveno antaŭ la Zamenhof-festo 2010.
(el http://web.idv.nkmu.edu.tw)
Redaktoro:Li Jianhua |