2010-11-10
Venu al la Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky de Usono por partopreni en unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto!
Kiam : sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011
Sub gvido de:
§ Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto
§ Duncan Charters, lingvisto
§ Humphrey Tonkin, kritikisto
§ Tim Westover, novelisto
Tempogamo: La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro. Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com/), kaj al kiu oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage.
Loko: Salonoj de la Universitato de Louisville.
Lingvoj: La lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.
Tranoktado: Pri hoteloj vidu la retpaĝaron de la konferenco (adreso ĉi-supre).
Aliĝo: $35 ($15 por studentoj).
Bonvolu anonci vian deziron partopreni ĉe la organizantoj: bonnie.fonsecagreber@louisville.edu;tonkin@hartford.edu aŭ chez.grebeli@gmail.com
(el http://edukado.net)
Redaktoro:Li Jianhua
|