Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova kurso en Dua Vivo
2010-11-10

de ANNA LÖWENSTEIN (kursgvidanto en Dua Vivo)

 

    Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de Beatrice Allée, kunlaboranto de edukado.net. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4-a aŭ 5-a matene por ĝin partopreni.

 

    La 9-an de novembro komenciĝis alternativa kurso, gvidata de DV-ano Dorina Landar.

 

    La horo estas taŭga precipe por azianoj (18:30 en Delhio, 22:00 en Tokio kaj Seŭlo), kaj ankaŭ iugrade por aŭstralianoj (la horo varias inter 21:00 kaj 0:00, depende de la regiono). La kurso okazas ĉiumarde.

 

    Por ĝin partopreni, necesas aliĝi al Dua Vivo. Por pli da informoj, vidu: http://duavivo.webs.com.

 

    Mi kaj Beatrice volonte respondas demandojn pri Dua Vivo kaj pri la virtuala instruado. Bonvolu kontakti nin tra la Forumo: http://edukado.net/komunumo/forumo?k=29.

 

    Kio estas Dua Vivo?

 

    Imagu Esperanto-grupon, kiun vi povus viziti en iu ajn tago kaj horo, kie vi ĉiam povus babili kun esperantistoj el la plej diversaj mondopartoj. Tia grupo ekzistas en la virtuala mondo Dua Vivo ("Second Life"). Ĝi nun havas pli ol 500 membrojn.

 

    En Dua Vivo oni povas mem vagi en la formo de eta rolfiguro (avataro). La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple troviĝas tie la oficejoj de IBM kaj Coca Cola; kaj pluraj ŝtatoj nun starigis tie virtualan ambasadejon.

 


Lecionoj por komencantoj kaj progresintoj okazas ĉiusemajne en Dua Vivo 

 


La sidejo en Dua Vivo de sveda loĝiga instanco HSB (Second Sweden 4 130, 210, 24) 

 


Muse-dancejo 

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng