2010-11-11
Nia gastejo "Gallebjerggård" estas lerneja-feria centro, antaŭa farmbieno el 1915, ĝi troviĝas en la dana urbeto Hundested, je la norda bordo de la ĉefa dana insulo Sjælland, ĉe la mareto Kattegat. La IIK-gastejo distancas 80 km de la UK-ejo en "Bella Centro" en Kopenhago kaj atingeblas trajne.
En la U-forma konstruaĵo troviĝas ĉarmaj malgrandaj dormoĉambroj kun 6-8 litoj en la maldekstra alo kaj banejoj kaj necesejoj en la dekstra alo. En la mezo inter la aloj, apud la kuirejo situas granda salono en kiu ni manĝos, kaj faros certajn programerojn. En la granda aparta konstruaĵo antaŭe troviĝas festosalono por ekz. internacia vespero kaj diskoteko. En la malantaŭa domo loĝas s-ino Hansen, kiu preparos niajn manĝojn. Post la matenmanĝo, ĉiu preparos siajn sandviĉojn por la tagmanĝo. Tiujn sandviĉojn ni povas kunporti al maro aŭ ekskurso. La vespermanĝo estos varma, laŭ dana kutimo.
Ĉirkaŭ la gastejo troviĝas tereno por plaĝa flugpilko, piedpilko, ludejo kun balanciloj kaj kelkaj bestoj. Inter la arboj kaŝiĝas ejo por rondoludoj. Tricent metrojn for de la gastejo troviĝas unu el la plej bonaj banstrandoj de Danujo, tie profesia savnaĝisto gardas ĉiutage. Ebla ekskursa celo estas amuzparko "Sommerland Sjælland" kun ondotrajnoj kaj akvoglitejoj.
Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 40 infanojn-junulojn kaj 6 ĝis 8 gvidantojn. Por helpi la infanojn ofte paroli en Esperanto, ni planas dediĉi tempon al lingvaj ludaj aktivecoj, laŭbezone Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri aktivaĵoj ni decidos laŭ la vetero inter ekskursoj, sporto aŭ manlaboroj. Vespere okazos ludoj (Luphomoj...), laŭtlegado de rakonto, muzika prezento ktp. Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!
(el http://bertosch.free.fr)
Redaktoro:Li Jianhua |