Ĉinio kaj Togolando subskribis 2 interkonsentojn pri ekonomia kaj teknika kunlaboro
2010-11-11
La 9-an de novembro la ĉina registaro kaj togolanda registaro subskribis 2 interkonsentojn pri ekonomia kaj teknika kunlaboro en la Togolanda Ministerio pri Eksteraj Aferoj en Lomeo. Laŭ la interkonsentoj la ĉina registaro donos al la togolanda registaro monhelpon de 80 milionoj da juanoj kaj seninterezan prunton de 30 milionoj da juanoj. La 2 sumoj estos uzataj en la programoj fiksitaj de ambaŭ registaroj.