2010-11-11
 La 31-an de oktobro Tomiyo Yamada antaŭ la Ĉina Pavilono |
|
 La 31-an de oktobro Tomiyo Yamada en la Tibeta Pavilono |
|
 La 31-an de oktobro Tomiyo Yamada montras sian pasporton de ŜME. |
Frumatene de la 31-a de oktobro kiel en la pasintaj tagoj Tomiyo Yamada kun siaj edzo kaj filo eniris en la ĝardenon de ŜME tra la 5-a pordo proksima al la Ĉina Pavilono. Hodiaŭ por ŝi estas iom distinga, ĉar ŝi realigos sian sonĝon, ke en 184 tagoj de ŜME ĉiutage ŝi akompanita de la familianoj vizitis la ĝardenon kaj neniam interrompis. Pro tio ŝi gajnis honoran atestaĵon donitan kune de Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj "Matena Poŝto de Ŝanhajo". Laŭstatistike de ŝi kaj la familianoj en la pasintaj 183 tagoj ŝi restis en la ĝardeno totale 45,463 minutojn, inter kiuj en la 7-a de majo ŝi kun 723 minutoj restis tie plej longe kaj en la 14-a de julio kun 23 minutoj -- plej mallonge.
Tomiyo Yamada diris: “La Monda Ekspozicio estas kiel lernejo, en kiu mi povas lerni multe. En ŜME mi konatiĝis kun multaj amikoj parolantaj diversajn lingvojn kaj tie mi ricevis varman akcepton, eĉ iam mi sentis, ke mi fariĝus ŝanhajano.”
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|