Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eldono de la Eldona Fako Kooperativa SAT
2010-11-11

 

 

    La libro "Tuikero la harkio kaj la cetero" originale verkita de Roger Condon en Esperanto rigardas sur la milito okazinta en Alĝerio de la 4-a de marto 1961 ĝis la 30-a de decembro 1962 kaj temas pri juna homo "edukita en la spirito de la homaj rajtoj, la respekto de la aliaj, la kredo je Dio kaj lia senlima bonkoreco" pri liaj travivaĵoj kaj pripensoj dum la alĝeria milito. Lia patro partoprenis en la dua mondmilito por liberigi Francion el la nazia okupacio. Ŝokis lin la fakto, ke la okupacianta armeo en Alĝerio estis tiu de Francio.

 

    Eldonita en julio 2010. 150 paĝoj en formato: 24 cm×16 cm. Prezo: 15 €.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

    Parolo de la aŭtoro de la libro "Tuikero la harkio kaj la cetero"

 

    En tiu ĉi historio, mi nenion inventis, sed nur skribis tion, kion mi faris, vidis, aŭdis kaj kion mia memoro gardis gravurita en siaj profundaĵoj pri tiu tempo, kiam mi servis sub la flago nome, de la 4-a de marto 1961 ĝis la 30-a de decembro 1962.

 

    Same kiel milionoj da nematuraj homoj, adoleskanto mi estis edukita en la spirito de la homaj rajtoj, la respekto de la aliaj, la kredo je Dio kaj lia senlima bonkoreco.

 

    Je la alproksimiĝo de miaj dudekaj jaroj kaj post la soldat-instrua periodo, mi estis sendita al Alĝerio kun, en mia dorsosako, ĉaspermeso. Nenio stranga en tio, krom tio, ke la ĉasaĵoj estis “homaj estaĵoj”, niaj fratoj.

 

    Dum la dua mondmilito, mia patro militis por malkateni nian landon de la invadintoj: la soldatoj de la “hitlera reĝimo”. Sed en Alĝerio, mi estis ĉe la malbona flanko, tiu de la invadintoj, de la malamikoj de tiu kvieta lando.

 

    Pro diskretecaj motivoj, mi plejparte ŝanĝis la hom- kaj loknomojn escepte tiujn de Tuikero kaj Besemburgo.

 

Roĝero Kondono (Roger Condon)

 

(el www.satesperanto.org)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng