Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof
2010-11-11

    Laŭ la bona movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, ankaŭ en la urbo Jekaterinburg (ĉefurbo de Urala regiono de Rusio) kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!

 

    Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof!

 

    1. "Letero al Ludoviko Zamenhof"

 

    Ni invitas partopreni tiun ĉi konkurson ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!

 

    Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povas esti variaj: eble vi deziras turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp.

 

    Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni laŭ la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru.Limdato de sendo estas la 10-a de decembro 2010.

 

    La plej interesaj leteroj estos publikigitaj kaj aperos en nia E-retejo.

 

    Aŭtoroj de tri la plej sukcesaj leteroj ricevos premiojn de la organiza komitato.

 

    2. "Foto-konkurso Zamenhof kaj mi"

 

    Se vi ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por la sukcesa foto-bildo, ni proponas al vi partopreni tiun ĉi konkurson de fotoj! La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de L.Zamenhof, sed ankaŭ prezenti vin mem apude.

 

    Bonvenas fotoj koloraj kaj nigra-blankaj, seriozaj aŭ ŝercaj. Estos akceptataj ankaŭ video-materialoj. La plej interesaj fotoj eniros la retan foto-albumon, dediĉitan al Z-tago kaj 3 elektitaj de nia ĵurio fotoj ricevos premiojn de la organiza komitato.

 

    Se vi subtenas nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon laŭ la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

 

    Viaj kontribuaĵoj por la konkursoj estas bona okazo partopreni nian aranĝon dum ĉi-jara Z-tago en Jekaterinburg, eĉ se vi mem ne povos veni kaj ĉeesti ĝin!

 

Viktor Kudrjavcev

komencanto@r66.ru

 

(El : Ret-Info)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng