2010-11-12
 En la kunvenejo |
La 10-an de novembro okazis en Pekino la Unua Kunveno de la Rondtabla Konferenco pri Ĉina-Afrika Kunlaboro por celebri la 10-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. La kunvenon ĉeestis Abdulahat Abdulrixit, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina-Afrika Popola Asocio por Amikeco, kaj Li Jinzhang, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio.
Ji Peiding, prezidanto de la Asocio de Antaǔaj Diplomatoj de Ĉinio, konigis, ke oni planas okazigi la rondtablan konferencon unufoje ĉiujare por plenumi laborojn de la Ministra Konferenco de la Ĉina-Afrika Forumo okazigita en ĉiu tria jaro, diskonigi ĉinajn politikojn pri Afriko kaj akceli komprenon de ĉinaj entreprenoj al la politikoj pri kunlaboro kaj komuna gajno kun Afriko.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |