2010-11-12
 Miaj aĉetaĵoj |
Hieraŭ mi vizitis la najbaran magazenon kaj aĉetis la jenajn varojn: 10 ovoj - 0,714 kg. (0,5 kg - 4,5 juanoj ), lavpulvoro ''OMO'' - 1,8 kg, faruno- 1,5 kg., salo - 0,4 kg., heliantoleo - 0,9 L., biskvitoj en formo de figuroj - 1 paketo - 650 gr.( 4,8 juanoj), likva sapo ''DETTOL" en plastika pako /orig/- 500 gr + rezervo - 450 gr. kaj pagis sume 70 juanojn. En la banko mi ŝanĝis 10 eŭrojn kaj ricevis 84 juanojn.
Verdire, al mi, kiel bulgarino estas malfacile butikumi sola, kaj kutime mi petas la helpon de mia kolegino, samĉambranino. Ĉiuj varoj havas etikedojn precipe en la ĉina lingvo kaj estas diferencoj en la vendado. Ekzemple, en Bulgario ni aĉetas ovojn nombre, mi scias kiom kostas unu ovo, kaj ĉi tie oni mezuras la pezecon, ĉar la prezo estas difinita laŭ kilogramo kaj pli ĝuste, ĉiam laŭ duona kilogramo. Pakoj de plej uzataj produktoj ĉe ni estas po 1 kilogramo, kaj en Pekino eblas aĉeti pli malgrandan, laŭ via bezono.
La akvomelonoj en Pekino kutime estas distranĉitaj laŭ larĝeco kaj en Bulgario laŭ longeco. Mi aĉetis la biskvitojn, ĉar ili rememorigas min pri mia infaneco.
Mi esperas, ke miaj informoj estos utilaj, ĉar mi estas certa, ke la vivo en Ĉinio interesas multajn esperantistojn.
 Tabelo kun rabatitaj prezoj ĉe la enirejo de la magazeno
|
|
 Abunda diverseco de fruktoj |
|
 Trinkaĵoj
|
|
 Kafoj
|
|
 Ĉinaj bombonoj- la prezoj estas por 0,500 kg.
|
|
 Ĉinaj bombonoj- la prezoj estas por 0,500 kg.
|
|
 Ĉinaj alkoholaĵoj
|
|
 Ĉinaj bieroj
|
|