2010-11-12 Ĉu vi jam aŭdis pri la tradicio de paska fajro-rado? 6-membra delegacio de la Esperanto-klubo el Herzberg am Harz partoprenis en la urbeto Lügde la 7-an Ratan Rendevuon, organizitan de la Esperanto-Grupo Hameln.
Dudeko de partoprenantoj ĝuis la amikan babiladon, lingvo-ekzercadon, la ĉeforganizanto de la evento, Heinz-W. Sprick rekomendis interesajn interretpaĝojn, lerno-programojn, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar rakontis pri eventoj en Herzberg -- la Esperanto-urbo -- kaj prezentis interesaĵojn per la retpaĝaroj de http://herzberg.de kaj http://esperanto-urbo.de pri la urbo kaj per http://ic-herzberg.de pri la agado de la Interkultura Centro Herzberg.
Sube estas 10 fotoj, kiuj montras tion, kion ni faris kaj kion ni vidis en tiu ĉi belega historia urbeto.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
Rendevuo en Lügde: multaj akceptas la inviton de la Esperanto-Grupo el Hameln. |
|
Heinz W. Sprick, la ĉefa organizanto prezentas lerno-programojn, utilajn kaj interesajn retpaĝojn por lingvolernantoj. |
|
Sinprezentado, lingva ekzercado, konatiĝo kun geamikoj el aliaj urboj kaj regionoj |
|
Kelkaj reprezentantoj de la Esperanto-grupo el Herzberg -- la Esperanto-urbo |
|
Ekiro al la posttagmeza urborigardado |
|
Bela strato kun historiaj konstruaĵoj en unueca stilo |
|
Turo de la urbomuro kaj muzeo apud la strato kun historiaj konstruaĵoj |
|
Tipaj domoj en la urbeto en bele rekonstruita stato |
|
Unikaĵo estas la paska fajrorado, kiu havas la historion de 2 mil jaroj. Ĝi estas turisma allogaĵo en ĉiu Pasko-dimanĉo. |
|
Post urborigardado, promenado refreŝigas nin varma kafo kaj babilado en amika rondo. |
|